jueves, 25 de abril de 2013

RISKO: la nova ludo de Edukado







RISKO: la nova ludo de Edukado

Meze de aprilo 2013 la porinstruista portalo www.edukado.net lanĉis retan kvizludon RISKO. Jam la nomo sugestas, ke ne sufiĉas nur koni niajn lingvon, historion kaj kulturon, sed por sukcese \"riskumi\" necesas ankaŭ iom da strategio kaj bonŝanco. 

Ĉiun tagon la ludantoj ricevas maksimume tri demandojn pri Esperanto: po unu pri lingvo, kulturo kaj movado. Kompreneble, la programo al ĉiu ludanto lotumas aliajn demandojn, do la bonŝanco varias de tago al tago. Nur tiuj, kiuj bone respondis al almenaŭ unu el la du unuaj demandoj, rajtos elekti halti aŭ pluludi kun la ŝanco duobligi la poentojn aŭ perdi ilin. 

Se oni respondos bone la trian demandon, la poentoj duobliĝos, sed se oni respondos malĝuste, oni perdos la poentojn gajnitajn en tiu tago! Necesas respondi la demandojn ene de indikita tempolimo.La poentoj sumiĝos ĉiumonate, kaj fine de la monato la gajnintoj povos elekti el la proponitaj premioj. Estos plia premio por la absoluta gajninto de la tuta jaro. 

La premioj venas parte de la Fondaĵo Edukado.net, sed estas multaj asocioj, eldonistoj, aŭtoroj de libroj kaj diskoj, kiuj subtene al la ludo oferis siajn verkojn.Jam en la unuaj tagoj estis granda intereso pri la ludo. En la unua semajno 250 personoj registriĝis por riskumi. Ĉirkaŭ 100 membroj de la retejo ludas ĉiutage kaj kun scivolo rigardas dum la tago plurfoje sian pozicion sur la ranglisto.

La ludon elpensis Katalin Kovats, la redaktoro de la retejo, kaj la 1200 diversajn demandojn elpensis kaj enretigis ŝi mem kaj la dana kolego Mogens Rude Andersen. La demandoj ofte ne estas facilaj; citaĵoj, parigoj de aŭtoroj kaj verkoj, datoj kaj okazaĵoj, difino de vortoj, rekono de kantoj, misprononcitaj fonemoj aŭ, ekzemple, famuloj de la movado, kono de gramatikaj terminoj aŭ konkretaj lingvaj demandoj donas grandan varion kaj starigas la ludanton antaŭ defiojn.

Pere de la ludo la paĝaro celis ne nur ludon kun valoraj premioj, sed ĉefe klerigan agadon, ja ĉiun nokton, fine de la koncerna ludtago, ĉiu ludanto, kiu tion abonis, ricevas retmesaĝon pri siaj poentoj kaj la tiun tagon nesciitaj demandoj, sed sen respondoj. La ludintoj mem devus serĉi la ĝustan respondon por ke sekvafoje, se ili hazarde rehavos la saman demandon, ili povu respondi senriske.

La ludo estas individua ludo, sed kluboj kaj grupoj povas decidi konkuri inter si pere de la reto. Al instruistoj de grupoj de mezniveluloj aŭ progresantoj ni konsilas direkti la kursanojn al la kultura ludo.

RISKO funkcios kontinue, tra monatoj kaj jaroj, kaj la redaktoro esperas grandnombran partoprenon. Ĉiu el vi estas bonvena riskumi en la LUDO-sekcio de www.edukado.net.